PIV 2026 · Artikolo 2764
ĉuko
ĉuko TEKN tiu parto de ilo aŭ maŝino, kiu estas fiksita al ĝia ĉefa ŝafto, kaj entenas inter siaj makzeloj aŭ la prilaborotan materialon (ekz. en tornmaŝino), aŭ la ilon (ekz. en bormaŝino aŭ frezmaŝino): ĉuko de krankborilo kutime havas nur du makzelojn, glatajn aŭ dentitajn kun kaneloj interne por ricevi la kvadratan trunkon de la ilo aŭ drililo ➞ ĉukokrajono, mandreno.