PIV · 1062
arbitraci³o
arbitraci3o
1 ⚖ Decido pri ia grava diskutaĵo, farita de ekstera(j) persono(j), interkonsente elektita(j) de la diskutantoj: ĉiu internacia malkonsento devus esti finita per arbitracio. ☞ mediacio.
2 ⛷ Tuto de la agoj de tiu, kiu oficiale zorgas pri la respekto de la reguloj en sporta konkurso, matĉo ks.
arbitracii (tr) Meti finon al diskuto per arbitracio: arbitracii konflikton socialan; ne ekzistas inter ni arbitracianto, kiu povus meti sian manon sur nin ambaŭ Z.
arbitracianto, arbitraciisto. Tiu, kiu arbitracias: ⛷ internacia arbitracianto.