PIV 2020 · 8479
koridor¹o
koridor1o
1 🏠 Trairejo, sur kiu malfermiĝas la ĉambroj de unu sama etaĝo, de unu sama apartamento: la vento tra la longa koridoro enkuris en la salonon Z; la longa koridoro, kiu kondukas en la mezon de la piramido Z; la plej bela formika palaco, kun sepcent koridoroj! Z; koridoro de ŝipo Z; (f) Egipto (Egiptujo) estas koridoro inter du montoj B. ☞ galerio, klostro, pasejo, peristilo, promenejo.
2 Σ Strio de teritorio, kiu trairas la teritorion de alia ŝtato, ordinare por ebligi aliron al la maro.
3 ⛗ Ĉiu el la paralelaj irejoj, limigitaj per strioj, kiuj dividas unudirektan ŝoseon.
4 ☼ Strio de tero, liganta naturterenojn, kiun bezonas sovaĝaj plantoj k bestoj por disvastiĝi.