← Reen al G

PIV 2020 · 4984

galer¹o

galer1o Longa, mallarĝa k malalta ŝipo, movata ĉefe per remiloj, kun unu aŭ du mastoj, uzata en Mediteraneo de la antikva tempo ĝis la 18a jc: la remado sur la galeroj estis en pluraj landoj rezervita al sklavoj aŭ kondamnitoj; tiajn kanajlojn oni devus alforĝi al la galeroj Z. galeaso, galiono, pontono, triremo.  galermastro, galerpuno.
galerulo. Kondamnito al la galerpuno.