PIV 2026 · Artikolo 4983

galeopso

Litero G

galeopso BOTA unujara herbo, ofte hara, kun floroj en ŝajnverticiloj, kun 5-denta kaliko kaj kun korolo el du lipoj (la supra kaskoforma, la malsupra triloba kaj ĉebaze duĝiba); el Eŭropo kaj okcidenta kaj norda Azio, el kiuj kelkaj trudherboj en grenkampoj. genro Galeopsis ➞ lamiaco.