← Reen al G

PIV · 4987

gali/o

gali/o 🍁 G. (Galium el rubiacoj) de unu- k plur-jaraj herboj, ĝenerale kun mallarĝaj, kontraŭe duopaj folioj ŝajne verticilaj pro folisimilaj stipuloj, k kun cumoj aŭ panikloj el malgrandaj, multaj, blankaj aŭ flavaj, malofte ruĝaj floroj; kosmopolita g. de ĉ. 300 sp-oj. asperulo.
odora galio. Sp. de galio (G. odoratum, sin. Asperula odorata), herbo 20−40 cm alta, agrable odoranta, kun blankaj floroj; hejma en arbaroj de Eŭropo, Mediteranea regiono k Azio, precipe en fagaroj, kie ĝi povas formi vastajn kvazaŭtapiŝojn sur la grundo pro rampaj rizomoj; medicine uzata pro enhavo de kumarino.