PIV 2026 · Artikolo 1265
asperulo
asperulo BOTA herbo el Eŭropo, Azio kaj norda Afriko, kun malgrandaj blankaj, rozaj aŭ bluaj floroj en korimboj aŭ panikloj, kaj kun kvarangulaj tigoj; la folioj estas kontraŭe duopaj kaj ŝajne verticilaj pro folisimilaj stipuloj; iuj specioj estas orname kultivataj. genro Asperula verda asperulo odoris ĉe iliaj piedoj Z ➞ rubiaco.
odora asperulo (arĥaismo) = odora galio.