← Reen al A

PIV · 1266

★aspid/o

aspid/o
Venena serpento, sp. (Naja haje) de kobro el Afriko, precipe Egiptio, kiu povas larĝigi sian nukan regionon, sed ne havas desegnaĵon sur ĝi: Kleopatro mortigis sin per piko de aspido; (f) lia manĝaĵo fariĝos galo de aspidoj interne de li! X; ĉirkaŭita de rabistoj, ĉirkaŭsiblata de aspidoj Z. kobro, najo.
Nomo de diversaj venenaj serpentoj.