PIV 2026 · Artikolo 1273
asplenio
Derivaĵoj en la artikolo 4
asplenio BOTA tutmonda filiko kun rozeto 2 el folioj simplaj kaj integraj, plume lobaj aŭ plume kunmetaj; iuj specioj estas orname kultivataj. genro Asplenium ➞ aspleniaco, ceterako, murruto, skolopendrio.
aspleniaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas asplenio. membro de la familio Aspleniaceae (aspleniacoj)
harasplenio tutmonda asplenio kun vintrodaŭraj plume dividaj folioj, kiuj havas rondajn folierojn kaj nigretajn pedunklon kaj ĉefripon; ĝi prefere kreskas en fendoj de rokoj aŭ muroj. specio Asplenium trichomanes
murasplenio murruto.
nestasplenio tropika speco de asplenio, kies grandaj integraj ledecaj folioj formas kvazaŭ neston; hejma en varma Azio kaj en Polinezio, kaj pote kultivata. specio Asplenium nidus