PIV · 8995
kvocient²o
kvocient2o ∆ Rezulto de divido: la kvociento de 12 per 4 estas 3.
intelekta kvociento, mensa kvociento. Rilatumo inter la mensa aĝo (mezurita per iuj testoj) de infano aŭ de adolto k ties efektiva aĝo.
kruckvociento ∆ (pp kvar punktoj A, B, C k D sur rekto) La kvociento de (AC)/(BC) per (AD)/(BD), kie (AC) estas la signuma distanco inter A k C, ktp. ➞ harmona kunulo.
kvocienta. Rilata al kvociento: ∆ kvocienta spaco, grupo.
sekskvociento ⚥ Kvociento de la nombro de virseksuloj per tiu de la inseksuloj en populacio: sekskvociento ĝenerale proks. egalas 1.