← Reen al Ŝ

PIV · 15108

★ŝark/o

ŝark/o Fiŝo el la subklaso de elasmobrankoj, kun longforma korpo, nesimetria vosto k triangulaj brustnaĝiloj; kelkaj estas gravaj rabfiŝoj, danĝeraj eĉ por naĝanta homo. rajo.
ŝarkoj. Ordo (Selachii) de elasmobrankoj, ampleksanta la ŝarkojn.
martelŝarko. G. (Sphyrna) de ŝarkoj el la varmaj maroj, kun la antaŭa parto de kapo plata, duloba, en formo de batparto de martelo.
mustelŝarko. Sp. (Mustelus mustelus) de malgranda ŝarko ofta en Atlantiko k Mediteraneo. Sin. marmustelo.