PIV · 10510
mola/o
mola/o ♉ Fiŝo (unuspecia g. Mola mola) el la fam. de molaedoj, kun ronda korpo flanke plata, granda (ĝis 3 m k 2 000 kg); unu el la lunfiŝoj.
molaedoj. Fam. (Molidae) de fiŝoj el la subklaso de aktinopterigoj, kun pli-malpli ronda korpo flanke plata, kun dorsa k anusa naĝiloj tre malantaŭaj, kuntuŝaj kun vosta ŝajnnaĝilo, k kun haŭto sen pikiloj, subhavanta dike kartilagecan tavolon.