PIV · 12050
★perk/o
★perk/o ♉ G. (Perca) de fiŝoj el la fam. de perkedoj, manĝeblaj, vivantaj prefere en nesala akvo, insekto- k fiŝo-voraj, kun dornoj sur la operkuloj.
perkedoj. Fam. (Percidae) de perkoformaj fiŝoj, al kiu apartenas i.a. perko k perĉo.
perkoformaj. Ordo (Perciformes) de teleosteoj, ampleksanta i.a. la perkedojn.
sunperko. Sp. (Lepomis gibbosus) de okulfrape kolora fiŝo el la ordo de perkoformaj, kun alta korpo flanke plata, origina el NU Ameriko, enkondukita en Eŭropon, vivanta en nesala akvo sen- aŭ malrapid-flua.