PIV 2020 · 5061
gasteroste/o
gasteroste/o ♉ G. (Gasterosteus) de tre malgrandaj fiŝoj kun dornoj sur la dorso, kies sp-oj vivas en sala aŭ nesala akvo, k kies virbestoj konstruas nestojn k gardas la ovojn k idojn. Sin. dornfiŝo. ☞ gobiuso.
gasterosteformaj, gasterosteoformaj. Ordo (Gasterosteiformes) de teleosteaj fiŝoj, al kiu apartenas gasterosteo k.a..