PIV 2026 · Artikolo 435

2alburno

Litero A

2 alburno ZOOL
1 malgranda dolĉakva fiŝo, kun molaj naĝilaj radioj kaj malgranda buŝo; ĝiajn skvamojn oni uzas en fabrikado de artefaritaj perloj. specio Alburnus alburnus
2 fiŝo tre parenca al alburno 1, kun similaj karakterizaĵoj; sen stomako kaj sen dentoj, ĝi maĉas per brankaj ostoj.genro Alburnus kaj tre parencaj genroj Sin. blankfiŝo.
➞ leŭciskedo.