PIV 2026 · Artikolo 436
1alceo
1 alceo BOTA dujara aŭ plurjara herbo, kun lobaj aŭ senlobaj folioj, kun floroj en longa grapolo kaj kun fendakeno disiĝanta en ĉ. 40 verticilajn akenojn; el la mediteranea regiono kaj meza Azio. genro Alcea ➞ malvaco.
rozalceo speco de alceo, herbo kun rekta fortika tigo, kun grandaj mane lobaj folioj kaj kun multaj grandaj silkecaj funelformaj floroj; ĝardene kultivata en la mezvarmaj regionoj. specio Alcea rosea