PIV 2026 · Artikolo 1910
bikso
bikso BOTA arbusto aŭ malgranda arbo; kun larĝaj folioj; kun floroj ofte ruĝaj aŭ ruĝetaj; kun frukto (kapsulo) kovrita de dornoj, kun interne multaj semoj kovritaj de ruĝa aŭ oranĝa pigmento; indiĝena en Meksiko, Centra Ameriko kaj Sud-Ameriko. genro Bixa ➞ biksaco.
biksaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas bikso. membro de la familio Bixaceae (biksacoj)