PIV · 10431
mirik/o
mirik/o 🍁 G. (Myrica el mirikacoj) de dioikaj arboj k trunkarbustoj kun ovalaj aŭ lancetformaj folioj k kun malgrandaj floroj en spikoj aŭ amentoj; subkosmopolita g. de ĉ. 55 sp-oj, el kiuj kelkaj (precipe vaksa miriko) liveras specon de vakso (mirika vakso) pasintece uzata por vaksalumetoj k kandeloj.
vaksa miriko. Sp. de miriko (M. cerifera) el E Usono, kun fruktoj kovritaj de dika tavolo riĉa je palmitata acido.