PIV · 11698
papaj/o
papaj/o
1 🍁 Sp. de kariko (Carica papaya), malgranda, palmaspekta, ĝenerale dioika arbo kun flavaj floroj k kun granda, melonsimila bero manĝata kruda aŭ preparita k uzata por diversaj farmaciaĵoj. Sin. melonarbo. ➞ papaŭo.
2 👥 Papajbero.
papajbero, papajfrukto. Frukto de papajo 1.
papajino Ⓚ Enzimo, proteinazo, ekstraktata el la latekso de papajo 1, k kiu hidrolizas proteinojn al peptidoj k estas uzata kiel viandomoliganto en kuirarto.