PIV 2026 · Artikolo 9450
liriodendro
Derivaĵoj en la artikolo 3
liriodendro BOTA granda, falfolia arbo kun ĝenerale 4-lobaj folioj kaj kun floroj iom tulipoformaj. genro Liriodendron ➞ magnoliaco, magnolio.
ĉina liriodendro speco de liriodendro el Ĉinujo, kun verdaj floroj; kultivata por ornamo kaj ligno. specio Liriodendron chinense
tulipa liriodendro, virginia liriodendro speco de liriodendro el orienta Nord-Ameriko, kun verde flavaj floroj kaj brunaj konusoj; kultivata por ornamo kaj ligno. specio Liriodendron tulipifera Sin. tuliparbo.