PIV 2026 · Artikolo 9449

liriko

Litero L

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. lirika
  2. lirikism/o
  3. lirikist/o
  4. lirikul/o
liriko
1 HIST poezio, kiun oni kantis kun akompano de liro 1.
2 poezio, kiu esprimas la proprajn sentojn kaj emociojn de la poeto.
lirika
1 rilata al liriko 1.
2 rilata al liriko 2: lirika poemo lirika strofo
3 SPEK MUZI destinita por sursceneja kantado: lirika dramo lirika komedio ➞ opero, opereto.
lirikismo
1 BELE la lirika ĝenro, celanta komuniki per bildoj kaj ritmo la intimaĵojn de la koro.
2 (figurasence) pasia poezia maniero de sentado: burĝo tute senigita je lirikismo
Sin. lirismo.
lirikisto poeto, kiu praktikas lirikismon.
lirikulo persono plena de lirikismo 2: kiam oni estas juna, oni estas lirikulo Z