← Reen al D

PIV · 2935

delonik/o

delonik/o 🍁 G. (Delonix el fabacoj) de arboj kun okulfrape koloraj floroj en apeksaj grapoloj; 12 sp-oj el tropika Afriko, Madagaskaro k Hindio.
reĝa deloniko. Sp. de deloniko (D. regia) el Madagaskaro, kultivata por ornamaj, oranĝe ruĝaj floroj. Sin. flamarbo.