PIV · 1617
banan²o
banan2o 🍁 Frukto de bananujo; longa frukto (bero) kun nemanĝebla ŝelo facile deŝirebla, ĉe maturiĝo flava, ofte nigrapunkta, k kun nutra karno blanka, dolĉa, mola, pli-malpli faruneca; iuj specoj estas manĝataj krudaj, aliaj kuiritaj. ☞ pizango. ➞ bananmuŝo.
bananujo. 🍁 Ĉiu planto el la g. muzo, pli speciale el la kelkaj sp-oj kultivataj por la produktado de bananoj.
Japania bananujo. Baŝoo.