← Reen al B

PIV · 1839

bergamot/o

bergamot/o Z
🍁 Subsp. de citruso (Citrus aurantium subsp. bergamia), arbo kun fruktoj malpli grandaj ol oranĝo, pir- aŭ glob-formaj, kun tre acida, verdete flava karno k amara, bonodora flava ŝelo.
👥 Frukto de bergamoto 1. Sin. bergamotfrukto.
bergamotujo, bergamotarbo. Bergamoto 1.  piro.
bergamota esenco Bonodora esenco de la ŝelo de bergamotfrukto, enhavanta i.a. linalolan acetaton, uzata i.a. por fabrikado de likvoro, bombonoj k parfumo.
bergamotfrukto. Bergamoto 2.