PIV 2020 · 3827
empetr/o
empetr/o 🍁 G. (Empetrum el empetracoj) de malaltaj, monoikaj aŭ dioikaj tufarbustoj kun pingloformaj, vintrodaŭraj folioj, kun akselaj floroj k kun berecaj drupoj; 2 sp-oj el Arkto k altaj montaroj de Eŭropo, Azio k Ameriko.
nigra empetro. Sp. de empetro (E. nigrum), aspektanta kiel eriko, kun malgrandaj, malhele ruĝaj floroj k kun pizograndaj, nigraj, manĝeblaj fruktoj.