PIV 2020 · 2598
cist/o
② cist/o 🍁 G. (Cistus el cistacoj) de daŭrafoliaj tufarbustoj kun integraj, kontraŭe duopaj folioj, kun apeksaj cumoj el grandaj, tre maldaŭraj floroj k kun multasema kapsulo; 18 sp-oj el la Mediteranea regiono k Kanarioj, kelkaj kultivataj por ornamo k du ekde la antikveco uzataj por produktado de ladano:
Kreta cisto (C. creticus) kun rozaj petaloj k
ladana cisto (C. ladanifer) kun blankaj petaloj ĉebaze purpurmakulaj.