PIV 2026 · Artikolo 9372
ligustro
ligustro BOTA falfolia aŭ daŭrafolia arbusto aŭ arbeto, kun malgrandaj blankaj floroj en panikloj kaj kun ĝenerale nigraj beroj; el Eŭropo, norda Afriko, Azio kaj Aŭstralio, pluraj ĝardene kultivataj. genro Ligustrum ➞ oleaco.
eŭrop1a ligustro speco de ligustro orname kultivata kaj medicine uzata. specio Ligustrum vulgare
japana ligustro speco de ligustro ofte uzata por heĝoj. specio Ligustrum japonicum