← Reen al D

PIV · 3013

desmodi/o

desmodi/o 🍁 G. (Desmodium el fabacoj) de tropikaj plantoj – arbustoj, arbustetoj k herboj – kun plume kunmetaj folioj k kun floroj en grapolo aŭ paniklo; ĉ. 450 sp-oj el la varmaj regionoj, iuj uzataj por medicino, furaĝo, verda sterkaĵo aŭ malpeza ligno.
oscila desmodio. Sp. (Codariocalyx motorius, sin. D. gyrans) el tropika Azio, furaĝa arbusteto kun trifolieraj folioj, kiuj okulfrape oscilas age de la suno. Sin. telegrafplanto.