PIV · 7770
kinematograf/o
kinematograf/o Z. Aparato, projekcianta sur ekranon fotografajn lumbildojn, kies multeco k rapideco naskas iluzion de efektiva movo.
kinematografa. Rilata al kinematografo.
kinematografi (tr) Filmi.
kinematografio. Tuto de la metodoj k procedoj, uzataj por fotografe reprodukti la movojn, k eventuale la kolorojn k sonojn. ☞ kino.
kinematografia. Rilata al kinematografio: kinematografia revuo, arto.