← Reen al F

PIV · 4520

financ¹o

financ1o
Monaj rimedoj, pri kiuj disponas iu ŝtato aŭ privatulo; stato de la en- k el-spezoj: havi prosperajn financojn; la gazeto falis pro manko de financoj Z; ministro pri financoj.
Fako de tiu, kiu sin okupas pri financaj aferoj; arto profitigi monon: financo dependas de industrio k reciproke.  bilanco, buĝeto, ekonomio, kapitalo.
financa. Rilata al financo: financa konsilanto Z; financa ministro; financa situacio de firmo; E., dank’ al financaj malfacilaĵoj de la aŭtoro, aperis pli malfrue Z; la supozoj, ke mi oferis E-on al miaj financaj interesoj […] Z.
financi (tr) Finance subteni: financi entreprenon, propagandon, esploron.
financado. Parto de entreprena ekonomiko, okupiĝanta pri la demando, kiel provizi plej efike entreprenon per mono k/aŭ kredito.
financisto. Specialisto pri financaj aferoj, kondukanto de gravaj financaj aferoj: groŝon ŝtelis – ho ŝteliŝto! milojn ŝtelis – financisto. bankiero, kapitalisto.
financistaro. La reprezentantoj de la kapitalismo.
financoficisto. Oficisto en financa ministerio aŭ en privata institucio.
memfinancado. Financado de entrepreno per propra mono, t.e. per investado de parto de la profito.