PIV · 3730
elegant¹a
elegant1a. Gustoplene distinginda: vesto de eleganta fasono Z; eleganta koverto, en kiu oni povis vidi kelke da monbiletoj Z; parolado rapida, vigla k eleganta Z; eleganta kameneto Z, lulilo Z; eleganta (simpla k trafa) demonstracio; elegante vestita sinjorino Z.
eleganteco. Eco de io, iu eleganta: (la frizoj) donis al la figuroj de la junaj komizoj elegantecon de tre alta grado Z; la eleganteco de la aranĝo de la salono Z. ☞ lukso, modo, rafini.
maleleganta. Distingiĝanta per plena manko de gusto: maleleganta ĉapelo, dikulino. ☞ plumpa, vulgara.