← Reen al S

PIV · 13983

sektor²o

sektor2o
Parto de areaĵo eltranĉita de du duonrektoj, elirantaj de donita punkto: sektoro de ebeno; sektoro de disko (la donita punkto tiam estas la centro).
Parto de solido eltranĉita de konuso, speciale tia parto de globo.
Zono de agado de granda unuo: defensiva, ofensiva sektoro; (analoge) sektoro de polickomisaro.
£ Parto de granda tutaĵo, prezentanta apartan strukturon: industria, agrikultura sektoro de la ekonomio; ŝtatigita, privata sektoro (de komerco k industrio); primara (ekstrakta: agrikulturo, minoj), sekundara (transforma: industrioj), terciara (servoj: personaj prizorgoj, spektakloj, administro k.a.): sektoroj de la ekonomia aktiveco.