← Reen al M

PIV · 9670

macer/i

macer/i (tr)
Lasi korpon en malvarma likvo, por solvi ĝiajn solveblajn substancojn: maceri planton en alkoholo, fruktojn en vinagro; maceri malton (en bierfarado). ekstrakti, infuzi, marini, mergi, saturi, trempi.
Θ Pentocele turmenti la propran korpon.
macero, macerado. Ago maceri k la rezultanta procezo.
maceraĵo. Likvo, rezultanta de macerado. alkoholaturo.
macerujo. Granda kuvo en bierfarejo aŭ vinfarejo por la macerado.
beromaceraĵo 🍴 Vinberkaĉo, kiun oni elpremas (por blankaj k multaj rozaj vinoj) aŭ fermentigas, aŭ unue varmigas k poste elpremas (por ruĝaj vinoj).