PIV · 15850
★tra
★tra.
I - Prep. signifanta:
1 ke movo komenciĝas ĉe unu ekstremo k atingas la alian: malrapide ambaŭ iris tra la longa malplena strato Z; iri tra koridoro Z; vojaĝi ŝipe tra Rejno de Majenco ĝis Kolonjo; li vagas tra senmovaj sablaj dezertoj Z; tra la ventego la voĉo ne aŭdiĝas Z;
2 ke movo, komenciĝinte antaŭ iu loko pasas en tiun lokon k daŭras pluen: pelu mizeron tra l’ pordo, ĝi revenos tra l’ fenestro Z; mi vidis tra la fenestro fraŭlinon M. Z; tra unu orelo eniras, tra la dua eliras Z; mallarĝa vojeto kondukas tra tiu ĉi kampo al nia domo Z; tra la fenestro la vaporo iras sur la korton Z; en ĉia okazo la vojo al tiu ellaborota lingvo nepre devas konduki tra E. Z; la suno brilis sur lin tra inter la branĉoj Z. Rim. 1 Se oni volas nepre precizigi, ke la movo iras pli malproksimen ol la koncernata objekto, oni povas uzi la akuz-on: la luno lumis tra la mantelon Z; ŝi ĵetis rigardon tra la fenestran vitron Z;
3 ke la ago daŭras la tutan tempon ekde la komenco: la koko krias tra la tuta nokto Z; vin mi petas, volu resti tra kelka tempo en palaco nia Z; la alta urbo, kiu tra dek jaroj la tutan grekan forton kontraŭstaris Z; Sin. dum.
II - Kombinebla morfemo kun la senco 2 de la prep.:
trae. De unu flanko ĝis alia: tranĉi homon trae per unu frapo de glavo; trae de ĉiuj viaj grimacoj mi vidis la verecon de tio, kion oni diris al mi! Z.
traigi. Fari, ke io iru trae de io: traigi sian glavon tra ies brusto; traigi fadenon tra la tolo. ☞ tredi.
III - Pref. signifanta:
1 De komenca ĝis fina loko: trahaki, trairi, trakuri, tralasi, trapasi, tratranĉi, traveturi; du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo Z; traflugis anĝelo preter orelo Z; larmoj trafluis sur lia vizaĝo; trarigardi muzeon; atentan tralegon mi rekomendas al ĉiu Z.
2 De komenca ĝis fina momento: ili tradormis tie la nokton Z; trababili la lecionhoron; tradanci la nokton; tranokti en iu loko; tralabori la tagon; ĉiu tago, vane trasonĝita Z; travintri Z; travivi Z; traelporti mizeron Z.
3 De komenca ĝis fina grado de plenumo; komplete, tutplene: trabruli (forbruli); li tradandis (fordandis) en la vojo la monon Z; tradiboĉi (fordiboĉi) ĉion ĝis lasta ĉemizo Z; mi estas trafrostita (elfrostita); jen ili ĉiuj elfrotiĝos kiel vesto, tineoj ilin tramanĝos Z (formanĝos); lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni Z. ☞ el, III, 2.