PIV · 14540
★sonĝ/o
★sonĝ/o
1 Serio da bildoj k scenoj, aperantaj al dormanta persono: mi havis tre strangan sonĝon Z; sonĝo teruras, sonĝo forkuras Z; infano, kiu ĝemas en sonĝo Z; ne atentu viajn sonĝojn, ĉar malveraĵon ili profetas al vi X; laŭ la psikanalizo la sonĝo estas la simbola kontentigo de efektive nekontentigita tendenco aŭ deziro; (f) ŝi iris kvazaŭ en sonĝo Z; ŝi eksentis, ke ĉio, kion ŝia edzo al ŝi rakontis, ne estas simpla sonĝo Z; (analoge) maldorma sonĝo (imagaĵoj, kiujn infanoj k iaj maturuloj kvazaŭ en sonĝo vidas ne dormante). ➞ sonĝinterpretado.
2 (ark.) Revo: ĝis la bela sonĝo de l’ homaro […] efektiviĝos Z.
sonĝa. Koncernanta sonĝon, vidata dum sonĝo: sonĝa fantomo Z.
sonĝi (tr)
1 Vidi k senti image dum la dormo: ŝi tute ne povis rememori, kion ŝi sonĝis Z; ŝi sonĝis pri sia propra filo Z; ŝi sonĝis, ke ŝi sidas tie Z; en la Kristnaska tempo, la arbo sonĝis sian plej belan sonĝon Z; tio estas eraro, ĉion ĉi tion vi nur sonĝis Z.
2 (ark.) Revi: ke la Delegacio faros tian agon, tion mi ne povis sonĝi eĉ unu momenton Z.
trasonĝi. Pasigi kvazaŭ en sonĝo: li trasonĝis sian vivon; ĉiu tago vane trasonĝita Z.