PIV · 3097
★diboĉ/i
★diboĉ/i (ntr) Malmodere manĝi, trinki, seksumi: petolu, diboĉu, sed poste sorton ne riproĉu Z. ☞ orgio, ĝuego, volupti. ➞ karnavalo.
diboĉo. Konduto de diboĉanto.
diboĉaĵoj. Ekscesoj en la manĝaj aŭ amoraj plezuroj.
diboĉigi. Fari, ke iu diboĉu.
diboĉulo. Tiu, kiu kutime diboĉas.
fordiboĉi (tr), tradiboĉi (tr) Perdi en diboĉo: li fordiboĉis ĉion ĝis la lasta ĉemizo Z. ☞ fordrinki, tradandi.