PIV 2020 · 12227
pioĉ⁴o
pioĉ4o. Hakfosilo, konsistanta el ligna tenilo perpendikla al fera stango, de kiu unu ekstremo estas pinta k la alia plata, uzata por fosi tranĉeojn ks.
pioĉi (tr) Prilabori per pioĉo: li pioĉis sian kampon.
pioĉeto. Speco de malgranda pioĉo, uzata de montgrimpistoj.
pikpioĉo. Hakfosilo, konsistanta el ligna tenilo perpendikla al fera stango kun du pintaj ekstremoj, uzata por fari truojn en ŝtonplenan grundon aŭ rompi tre malmolan kruston.
plugpioĉo. Hojo.