PIV 2026 · Artikolo 4980
galego
galego
1 ano de la ĉefgento de Galegujo.
2 ano de Galegujo.
galega rilata al galegoj, ilia latinida lingvo aŭ Galegujo: la galega klimato estas pluva kaj humida RUA la galega lingvo estas tre proksime parenca al la portugala
Galegujo, Galegio GEOG aŭtonoma regiono en la nordokcidenta parto de Hispanujo. Galicia ĉefurbo: Santiago 4