PIV · 6108
hisop²o
hisop2o
1 ב Nekonata vegetaĵo, malgranda k bonodora, rigardata de la hebreoj kiel purigilo: prenu faskon da hisopo k trempu ĝin en la sango X; senpekigu min per hisopo k mi fariĝos pura X.
2 🍁 G. (Hyssopus el lamiacoj) de arbustetoj k plurjaraj herboj multabranĉaj, kun dulipaj floroj en spikoj el ŝajnverticiloj; 5 sp-oj el S Eŭropo, N Afriko k U k C Azio.
oficina hisopo. Sp. de hisopo (H. officinalis), aroma arbusteto kun liniformaj folioj k bluaj aŭ viole bluaj floroj, kultivata por ornamo, esenco k medicino.