PIV · 16602
Vien/o
Vien/o Z
1 Ĉefurbo de Aŭstrio k unu el la landoj de Aŭstrio (16°24′E, 48°14′N); sidejo de la Internacia E.-Muzeo.
2 Francia urbo (4°52′E, 45°31′N).
3 Francia rivero (0°04′E, 47°12′N).
Viena. Rilata al Vieno (precipe 1): Vienaj valsoj; ♜ la Viena Kongreso (1814−1815, post la malvenko de Napoleono).