← Reen al P

PIV · 12499

poligami/o

poligami/o Z
Stato de viro (virino), havanta plurajn edzinojn (edzojn) samtempe. Rim. Oni ne uzu la terminon poligamio kiel sinonimon de poliginio.
Stato de besto, reproduktiĝanta samtempe kun pluraj individuoj de la alia sekso. poliandrio, poliginio.
poligamia 🍁 (pp planto) Portanta sur unu sama individuo k unuseksajn k duseksajn florojn aŭ gametujgrupojn. monoika, dioika, hermafroditflora.
poligamiulo, poligamiulino. Homo aŭ besto vivanta en poligamio.