PIV 2026 · Artikolo 17650
mjelino
mjelino BIOL blanka grasa substanco, kiu ĉirkaŭas la aksonon de iaj nervoĉeloj kaj abundas en la mjelo kaj cerbo. ➞ mjelina ingo, platsklerozo, sfingolipido.
mjelina rilata al aŭ ĉirkaŭata de mjelino: mjelinaj nervofibroj
senmjelina karakterizata de manko de mjelino: senmjelinaj nervofibroj