PIV 2020 · 13422
revers/o
revers/o. La interna, posta, dorsa flanko de objekto: reverso de medalo, monero, ŝtofo, paĝo. ☞ averso, roverso.
reversi (tr) Rekudri eluzitan veston, tiel ke la interna flanko de la ŝtofo fariĝas la ekstera: reversi ĉemizkolumon.
reversebla (pp ŝtofo) Utiligebla sur ambaŭ flankoj.