PIV 2026 · Artikolo 13622
roverso
roverso TEKS
1 ĉiu el tiuj pecoj de la brusta parto de jako, mantelo k.s., kiuj estas normale refalditaj kaj kelkfoje prezentas alian ŝtofon aŭ koloron ol la cetero de la vesto: silkaj roversoj de ceremonia jako la ruĝaj roversoj de la palto de la rusaj oficiroj li ĉiuminute rigardis la roversojn kaj manikajn refaldojn, kaj sin tutan en la spegulo OE
2 refaldo analoga al roverso 1 supre de luksaj aŭ militistaj botoj.