PIV 2020 · 9407
limes/o
limes/o
1 ∆ Elemento, al kiu funkcio alproksimiĝas, kiam la argumento strebas al iu punkto: la limeso de 1/x, kiam x strebas nefinien, estas 0. ☞ limesa supremo, limesa infimo.
2 ♜ Pli-malpli kontinua fortika linio, kiu defendis kontraŭ la barbaroj la landlimojn de la Roma imperio: la kontinenta limeso sekvis proksimume la valojn de Rejno k Danubo. ☞ Ĉinia Murego, ferkurteno.