PIV · 12183
pil⁵o
pil5o ⏚ Fonto de elektra energio, uzanta la transformiĝon de kemia energio. ☞ akumulatoro.
pilo de Clark. Pilo, kies negativa elektrodo estas amalgamo de zinko, la pozitiva hidrarga sulfato k la elektrolito saturita solvaĵo de zinksulfato aŭ unu de konata koncentreco.
pilo de Weston. Pilo, kies negativa elektrodo estas amalgamo de kadmio, la pozitiva elektrodo hidrargo kovrita per tavolo de hidrarga sulfato k la elektrolito saturita solvaĵo de kadmia sulfato aŭ unu de konata koncentreco.
seka pilo. Galvana pilo por praktika uzado, kies elektrolito estas sufiĉe solidigita per ensorba substanco, por ke ĝi ne elfluu, se oni renversas ĝin.
termoelektra pilo. Sistemo de du konduktantoj de diferenca naturo, kies ekstremaĵoj estas kontaktigitaj duope, k en kiuj estas produktata elektromova forto, kiel funkcio de la temperatura diferenco inter la du kontaktopecoj.
pilaro. Baterio.
atompilo
1 Fonto de elektra energio, uzanta la transformiĝon de nuklea energio. Sin. reaktoro.
2 Amaso de materio, en kiu nuklea ĉenreakcio povas okazi.