← Reen al B

PIV · 1727

bateri¹o

bateri1o
Artileria grupo, konsistanta el kelkaj kanonoj, la koncernaj veturiloj k la soldatoj ilin servantaj.
Grupo da elektraj piloj: akumulatora baterio.
baterio de lineo Baterio, lokita en relajsa stacio inter du sekcioj de telegrafia lineo.
bufra baterio Akumulatora baterio, konektenda paralele en kontinukurenta reto, por malpliigi la variojn de la tensio aŭ de la kurentintenso, provizita per generatoroj.
centralbaterio Akumulatora baterio, uzata en telefoncentralo, por provizi kurenton al la mikrofonoj de la abonintaj stacioj.