PIV 2026 · Artikolo 7858
klavario
klavario BOTA
1 (striktasence) fungo kiu produktas fruktokorpon (bazidiujon) cilindran ĝis klabforman, aŭ branĉohavan kaj koral-aspektan; tutmonda. genro Clavaria ➞ klavariaco.
2 (vastasence) fungo kiu produktas fruktokorpon (bazidiujon) branĉohavan kaj koral-aspektan, kaj aspektas simila al klavario 1; tutmonda; pluraj specoj manĝeblaj, sed kelkaj venenaj; neformala grupo de familio Clavariaceae ➞ klavariaco, koralfungo.
klavariacokreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas klavario. membro de la familio Clavariaceae (klavariacoj)