← Reen al S

PIV 2020 · 13731

sakrament¹o

sakrament1o Rita ago, destinita komuniki Dian gracon al la fidelulo: la Romkatolika k Ortodoksa Eklezioj konas sep sakramentojn (bapto, konfirmacio, eŭkaristio, pento, sanktoleado, ordino k geedziĝo), la Protestantaj ordinare nur du (bapto k eŭkaristio).
sakramenta. Rilata al sakramento.