PIV · 1558
Bakĥ/o
Bakĥ/o ☉ Nomo, lidi-devena, de Dionizo, kultata kiel dio de la vino.
Bakĥa. Rilata al Bakĥo aŭ al la ebrio: Bakĥa kanto.
Bakĥi. Kulti al Bakĥo.
Bakĥano, Bakĥanino. Adept(in)o de Bakĥo.
Bakĥanto Θ Pastro aŭ aktiva partoprenanto en la mistik-ekstaza kultado de Bakĥo.
Bakĥantino. Kultantino, posedata de Bakĥo en ties orgia kulto: Orfeo estis disŝirita de la Bakĥantinoj. ☞ menado.